Kiel organizi bonan funkciantan gufujon

Kion oni bezonas

Por organizi bonan gufujon oni bezonas multajn aĵojn, kiujn oni ofte forgesas anticipe. Do jen aĵoj kiuj gravas.

  • Kandeloj: plej bone aĉetu surloke grandan sakon. Ankaŭ pensu pri io por surmeti la kandelojn kiel ekzemple teleretoj.
  • Kuireja ekipaĵo
    • akvoboligilo, prefere eĉ du
    • viŝtukoj (kaj porsekaj kaj pormalsekaj)
  • Teoj kaj tizanoj
    En multaj – ĉefe la vintraj – aranĝoj haveblas senpaga teo. Do la gufujo devas proponi pli altkvalitan kaj pli diversan elekton de teoj. Kutime estas la jena elekto:
    • Nigraj teoj: tre popularaj estas Griza grafo (Earl grey), nigra vanila, kaj kutima nigra teo kiel Dargeeling.
    • Ruĝaj teoj: fakte ili estas tizanoj. Ekzemple ruĝa arbusto (Roibush).
    • Verdaj teoj
    • Sanigaj teoj: Ĉefe en la vintraj aranĝoj, homoj ofte malsaniĝas je malvarmumo. Tial estas ege utile en la gufujo havi iajn teojn kontraŭ malvarmumo. Ege sukcesa estas uzi freŝan zingibron por fari infuzaĵon. Eĉ eblas miksi raspitan zingibron kun ekzemple nigra teo.
  • Kromaĵoj por la teo: lakto, mielo, sukero, citrona suko. Por la lakto vi havu fridujon en la ejo de la aranĝo por stoki gin.
  • Bongustaĵoj: Kutime oni servas kune kun la teo kuketon. Ankaŭ estas kutimo vendi tri kuketojn je la prezo de unu teo.