Kion fari en gufujo

Ĉefe gufujo estas trankvila loko. Do vi ne faru ion laŭtan. Vi povas trankvile interparoli kun amikoj kaj certe kun la gufujestra teamo. Estas ankaŭ taŭga loko por ludi trankvilajn ludojn, kiel ekzemple ŝako.

Malpermesitaj aferoj

Estas fakte nur du aferoj, kiuj estas iel vere malpermesitaj en gufujo: fumi kaj drinki. Krome homoj verŝajne ĝeniĝas, se vi fulme fotas ekzemple dum koncertoj. Fulma fotado ne tiel indas, ĉar per fulmo vi certe ne transportos la gufujan etoson.